Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto

Pli ol jarcentduona tradicio de la parola E-komunumo

May 18 / 1:53pm

E_elsendo el la 18.05.2012

fare de abarbara
(download)

La 122-a E-elsendo de la Pola retRadio ĉe http://retradio.posterous.com proponas: informon pri kultura evento ĉirkaŭprenanta la tutan landon: Nokto de muzeoj, kiun nunjare la unuan fojon partoprenas esperantistoj. Aŭdiĝas krome kroniko de E-eventoj;  la Redakcio renkontiĝas kun siaj aŭskultantoj kadre de la leterkesta rendevuo.

May 15 / 4:21pm

E_elsendo el la 15.05.2012

fare de abarbara

(download)

La 121-a E-elsendo ĉe http://retradio.posterous.com enhavas interesan informon el Pollando rilatan al E-agado kaj sciencan bultenon. Ni rendevuas kun nova E-kanto „Sub la nova suno”.  Nia antaŭmikrofona gasto estas Petro Chrdle ĉe kies eldonejo Kava Pech aperis la dramo de Karel Čapek R.U.R. kaj kiu organizas la julian konferencon de OSIEK en Svitavy.  

 

May 11 / 6:53pm

E_elsendo el la 11.05.2012

Posted by email 
(download)

La 120-a E-elsendo ĉe la adreso: http://retradio.posterous.com enhavas emocian sonscenon kun du sonbildoj el la lasta Malferma Tago en la CO, Roterdamo. Komence aŭdiĝas  kulturkroniko kaj fine ni proponas renkontiĝon en Leterkesto. 

May 8 / 10:04pm

E_elsendo el la 08.05.2012

fare de abarbara
(download)

La 119-a E-elsendo de Pola retRadio ĉe  http://retradio.posterous.com proponas renkontiĝon (per fragmentoj) kun la Esperanto-itala albumo de Rêverie “Revado”, kies ĉefdistribuanto estas Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo-mp3.com/. Komence aŭdiĝas scienca bulteno kaj plenmano da E-aktualaĵoj.  

May 4 / 9:55pm

E_elsendo el la 04.05.2012

fare de abarbara
(download)

La 119-a E-elsendo ĉe http://retradio.posterous.com proponas: mini­felietonon pri la pola flago kaj ĝia festo, krome  Leterkeston. Nia antaŭ­mikrofona gasto Katalin Kovats, renkontita en Roterdamo antaŭ­semajne, rememoras E-kurson en Ĉinio kaj rakontas pri la preparoj al la monda skriba KER-ekzameno.

May 1 / 7:48pm

E_elsendo el la 01.05.2012

Posted by email 

(download)

En la 1-an majan programon de la Pola retRadio http://retradio.posterous.com/ enkondukas majetosa kanto en la plenumo de A. Tomecki. Ni prezentas sciencan bultenon kaj sekve proponas viziti la varsovian Tamka-straton, kie traplektiĝas realo kaj legendo, historio kaj arto….

 

Apr 27 / 10:49pm

E_elsendo el la 27.04.2012

Posted by email 

(download)

La unua temo de nia E-elsendo ĉe http://retradio.posterous.com traktas la temon Babelturo – reference al la fama flandra murtapiŝo, renovigita kaj ekspoziciata nun en la pola Krakovo. Pri Babelturo kantas ankaŭ F. Fonseca. Aŭdiĝas krome E-informoj kaj Leterkesto. 

Apr 24 / 8:31pm

E_elsendo el la 24.04.2012

fare de abarbara

(download)

La E-elsendo ĉe  http://retradio.posterous.com proponas temojn rekte el Pollando kaj  sciencan bultenon. Novan Lambadon de G. Drigon kaj L. Tomezzoli kantas A. Promonet kaj A. Talpin. En trarigardo de la E-gazetaro estas traktita la 1-a nunjara numero de Kontakto kaj la 2-a de Norvega Esperantisto.  

 

Apr 17 / 4:48pm

E_elsendo el la 17.04.2012

fare de abarbara
(download)

La 113-a E-elsendo de Pola retRadio ĉe http://retradio.posterous.com poponas renkontiĝon kun la unua nunjare KD de Vinilkosmo “Originoj” de Zhou-Mack Mafuila (http://www.vinilkosmo.com kaj/aŭ http://www.vinilkosmo-mp3.com).  

Komence aŭdiĝas la scienca bulteno kaj temoj Rekte el Pollando.